Nia Krozo Tra La Kanalo de Panamo

La Disney Wonder

La Disney Wonder

Je Septembro 14, 2013 ni suriris la ŝipon "Disney Wonder" en Los Angeles, Kalifornio, usono por 14 nokta krozo tra la Kanalo de Panamo al Galveston, Teksaso. Sur la okcidenta marbordo de Meksiko, ni ĝuis ekskursojn en Cabo San Lucas kaj Puerto Vallarta, ambaŭ en meksiko. Tiam ni iris tra la Kanalo de Panamo, kaj la sekva tago surteriĝis ĉe Cartegena, kolumbio. Nia fina porto estis Cozumel, meksiko, tiam du tagojn poste ni estis denove en Usono, kiam ni elŝipiĝis en Galveston, TX.

Pluraj homoj, kiujn ni renkontis sur la ŝipo esprimis surprizon kiam ni rakontis al ili ke tio estis nia unua krozo. "Vi volas diri ke vi elektis 14 tagan krozon por via unua krozo? Plimulto de la homoj faru 3-4 tagan krozon por ilia unua krozo por ekkoni se ili ŝatus ĝin antuŭ ol preni pli longan krozon". Ni kutime rakontis al ili, "Kio oni ne ŝatus?"

Disney havos alian krozon dum la sekvonta somero ke mi ŝatus krozi, sed mi jam havas planon por kion fari por ferio dum la sekvonta somero. Eble la somero poste.